Esperanto-tago ne estas okazo por celebri la naskiĝtagon de la Internacia Lingvo, sed ankaŭ donas la eblecon informi al la ekstera mondo pri unika fenomeno Esperanto 🙂
Kion fari?
- Lokaj grupoj organizu kunvenon pri la tago, kaj raportu al la lokaj radio-televidstacioj, ĵurnaloj, ktp.
- Informu iom pri la Esperanto-fenomeno. Vi eble povos uzi la jenon. http://www.esperanto.net/
- Naciaj asocioj bonvole ekpreparu jam nun. Retadresoj de la naciaj ĵurnaloj ktp oni ja devus kolekti antaŭ la evento.
- Esperanto-urbo Herzburg metis la afiŝojn en multaj “fremdaj“ restoracioj. Ekzemple ili metis la grekan afiŝon en grekaj restoracioj. Pli ol 82 afiŝoj nun uzeblas. Kial ne uzu por informi aliajn sur via fejsbuka paĝo? Jen ili! http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/esperanto-tago.html#sepalinio
- Ni krome havas emblemon . Bonvole ankaŭ uzu tion kaj ni petas konigu al esperanto-parolantoj. Eble per meto sur via FB pagho? http://ttt.uea.org/vikio/index.php/Dosiero:Eo-2015-orange.jpg
Ni ja certas ke vi inciatos.
Brian.
05/01/2015 at 4:11 pm
Mi nome de Senegala Esperanto Asocio (SEA) sxatus agadi por la kresko de la videbleco de Esperanto tra la mondo per Esperanto tago.